Membruligoj de la placo Tian An Men | |
---|---|
![]() Karbigitaj restaĵoj de Liu Chunling. | |
Sekvoj: | 2 mortintoj, 3 vundintoj |
Dato: | 23-a de januaro 2001 14:30 (UTC+8) |
Loko: | ![]() |
![]() |
Tiu ĉi artikolo enhavas ĉinan tekston. Sen taŭgaj subteniloj vi povas vidi demandsignojn, kvadratojn aŭ aliajn signojn anstataŭ ĉinaj karaktroj. |
La membruligoj de la placo Tian An Men (en la simpligita ĉina 天安門自焚事件, en la tradicia ĉina 天安门自焚事件) okazis sur la placo Tian An Men, historia kaj fama kvartalo de centra Pekino, antaŭtage de la ĉina novjara festo la 23-an de januaro 2001. La origino de la incidento restas diskutata : laŭ la oficiala ĉina novaĵagentejo Xinhua, kvin membroj de la sekto Falun Gong, malpermesata sed populara nova religia movado ankaŭ konata kiel "Falun Dafa", propravole bruligis sin por protesti kontraŭ la iliaopinie maljusta traktado de Falun Gong fare de la ĉina registaro. La informcentro de Falun Dafa tamen kontestis, ke la membruligitoj estis kultobservantoj, pro tio ke la doktrino de la movado klare malpermesas murdon kaj konsideras memmortigon kiel pekon.
La kvin viktimoj apartenis al grupo da sep homoj, kiuj kune iris al la placo. Unu el ili, Liu Chunling, mortis sur la placo. Ŝia 12-jara filino, Liu Siying, mortis en malsanulejo post pluraj semajnoj. Tri aliaj postvivis la membruligon. Teamo de la televidstacio CNN hazarde ĉeestis la komunan memmortigon kaj ekfilmis ĝin, antaŭ ol la ĉina polico alvenis sur la placo kaj arestis la ĵurnalistojn. La incidento estis internacie diskonigita : eĉ la Ĉina Centra Televido (CCTV) poste dissendis videon en la tuta Popola Respubliko Ĉinio, montrante la bildon de brulanta Liu Siying kaj intervjuojn kun la aliaj viktimoj, laŭ kiuj membruligo kondukus ilin al paradizo. La aŭtenteco de la video estis dubita en televidprogramo de novjorka, Falun Gong-dependa televidstacio, False Fire. La informcentro de Falun Dafa, kune kun la ĵurnalisto Danny Schechter, asertis ke la incidento estis tute planita por influi la ĉinan publikan opinion kontraŭ la sekto[1][2].
La magazino Time ja raportis, ke la kampanjo de la ĉina registaro kontraŭ Falun Gong plifortiĝis post tiu okazaĵo[3]. Afiŝoj, flugfolioj kaj videoj estis produktitaj por priskribi la supozeble danĝerajn de tia kultobservado. Oni cetere organizis plurajn kursojn kontraŭ Falun Gong en la lernejoj de Ĉinio[4][5][6]. Human Rights Watch (HRW) taksis, ke tiu incidento estis unu el la aferoj plej malfacile trakteblaj de ĵurnalistoj en Pekino tiutempe, ĉefe pro la manko de sendependa kaj fidinda informo[7]. Time kaj profesoro David Ownby de la universitato de Montrealo[8] rimarkis, ke konfuzitaj praktikantoj ja eble misinterpretis la sektan doktrinon kaj propravole mortigis sin[3][9]. Barend ter Haar, ĉinisto de la universitato de Leiden[10] kaj Francesco Sisci, azia redaktoro de La Stampa ankaŭ kredis ke la okazaĵo estis aŭtenta protesto de praktikantoj, sed ke la mallerta traktado de la ĉina registaro aperigis ĝin kiel propagandon[11][12].
Tri el la postvivantoj, sed ankaŭ du aliaj homoj akuzitaj pri impliko, estis procesitaj meze de 2001 pro intenca homomurdo. Kvar el la kvin akuzitoj estis kulpigitaj kaj kondamnitaj de 7-jara ĝis tutviva enkarcerigo. Unu el la akuzitoj, Li Baorong, estis liberigita pro tio, ke ŝi laŭ la kortumo "agnoskis sian krimon"[13]. Du aliaj postvivantoj, Hao Huijun kaj ties filino Chen Guo, havis "tute detruitajn vizaĝojn"[14], kaj do ne ĉeestis la proceson.
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj breakingpoint
; $2<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj oneway
; $2<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj hrw-chn43081
; $2<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj ownbyfalungong218
; $2<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Haar
; $2<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj sisci
; $2<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj gittings2
; $2